Banko de Litovio

Banko de Litovio
Oficiala nomo Lietuvos Bankas (litove)
la banka ĉefkonstruaĵo en la strato Gedimino prospektas de Vilno
la banka ĉefkonstruaĵo en la strato Gedimino prospektas de Vilno
la banka ĉefkonstruaĵo en la strato Gedimino prospektas de Vilno
centra banko • registraŭtoritato
Sidejo Vilno, Litovio
Prezidanto Gediminas Šimkus (ekde 2021)
Centra banko de  Litovio
Valuto

litova lido (ĝis 2014), eŭro (ekde 2015)

ISO 4217 LTL (ĝis 2014), EUR (ekde 2015)
Retejo

http://www.lb.lt

Antaŭa(j) institucio(j)

ŝtata banko de la Litova SSR (inter junio 1940 kaj marto 1990)

vdr

La Banko de Litovio - litove Lietuvos bankas (foje tradukata Litova Banko, sed la nomero "Lietuvos" estas la substantiva landonomo en genitiva formo, ne adjektivo) estas la centra banko de Litovio. Ĝi en sia nuna formo estas fondaĵo de la litova registaro en la jaro 1990, luktanta pri ŝtata sendependiĝo el la 50 jarojn antaŭe per armea okupo premita aneksiĝo de Litovio pere de la Sovetunio: La Banko de Litovio difinis sin sekvaĵo de la banko de la Litova SSR, filio de la ŝtata banko de Sovetunio, kaj en 1990 transprenis kaj la konstruaĵojn, dungitojn kaj komence la strukturojn de la banko de la Litova SSR - en sia memkompreno tamen estante daŭrigo de la antaŭa Banko de Litovio de inter la du mondmilitoj. Sian sidejon la banko ekde la jaro 1990 havas en Vilno. Inter la taskoj estas la ekonomia stabiligo kaj sekurigo de la nacia valuto, la litova lido (litas) kaj la laboro cele al enkonduko de la komuna eŭropa valuto Eŭro en Litovio. La Banko de Litovio estas membro de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj. Laŭ la stato de 2022 la banko havis 600 dungitojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne